Bonaj ftizaj (tuberkulozaj) novaĵoj
Mi iam faras erarojn Esperante. Se vi rimarkas eraron, eĉ se vi pensas ke ĝi estas malgrava, bonvolu sciigi min pri ĝi per mia formularo.
MDR-TB (el la angla multidrug-resistant tuberculosis) estas ftizo kiu rezistas almenaŭ la du plej potencajn kontraŭftizajn medikamentojn rifampicin kaj isoniazid. Laŭ dokumento de la Usona CDC (angle Centers for Disease Control and Prevention, organizo kiu okupiĝas pri malsanoj) el la jaro 2016, ĉiujare preskaŭ 500 000 homoj malsaniĝas je tia ftizo kaj proksimume 200 000 mortas pro ĝi.
En novembro 2023 publikiĝis rezultoj de endTB pri novaj reĝimoj uzantaj ekzistantajn kuracilojn kontraŭ MDR-TB kaj RR-TB (kiu rezistas la kuracilon rifampicin).[2] Al la esploroj aliĝis 754 pacientoj.[2]
La esploro provis kvin novajn reĝimojn. Jen komparo:
| Elemento | Nunaj reĝimoj | Sukcesaj reĝimoj de endTB |
|---|---|---|
| Daŭro | 18–24 monatoj [3] | 9 monatoj [3] |
| Sukceso | - | Tri ne malsuperaj, kaj unu el ili estis supera en la mITT grupo (specife, reĝimoj 1, 2, 3, k 5 sukcesis en, respektive, 89.0%, 90.4%, 85.2%, k 85.6% de la partoprenantoj; la nuna reĝimo sukcesis en 80.7%—sed mi notas ke la sukceso de la nuna reĝimo kutime estas ne pli ol 70%, do mi ne atendas sukceson de 90% en kutima kuracado) [2] |
| Vivkvalito | Oni “devus gluti ĝis 14000 piloloj [entute] [...] kaj la plejparto devus suferi dum monatoj ĉiutagan dolorigan injektadon” [2] | Malpli da piloloj; la reĝimoj estas nur per buŝo, do injektoj ne necesas [2] |
| Kromefikoj | Povas “kaŭz[i] [malbonajn] kromefikojn, ekz. akutan psikozon kaj permanentan surdecon” [2] | “Malpli da kromefikoj kaj konsiderinde [malpli severaj kromefikoj]” [2] |
| Kosto | Por la tipa 18-monata reĝimo, US$5000 por unu homo [1] | Tiel malmulte kiel malpli ol $400 por unu homo [2][3] |
Ekzistas la 6-monata nurperbuŝa reĝimo BPaLM/BPaL, sed oni ne rekomendas ĝin por iuj, ekz. por graveduloj kaj tiuj, kiuj aĝas malpli ol 14 jarojn.
La novaj reĝimoj taŭgas por infanoj, adoleskantoj, plenkreskuloj, kaj graveduloj.[3] Sukcesoj okazis ankaŭ en tiuj, kiuj havis aidoson, diabeton, aŭ hepatiton B aŭ C.[2]
Aldone, “almenaŭ unu el [la du kuraciloj bedaquiline kaj linezolid] estas en ĉiu reĝimo rekomendita de la Monda Organizo pri Sano”.[2] Reĝimo 5 havas neniun el ili, do ĝi taŭgas por tiuj, por kiuj ne taŭgas tiuj kuraciloj.[3] Ne evidentas, ke reĝimo 5 estas ne malsupera ol la nuna reĝimo, sed laŭ la dokumentoj la esploro “apogas” ĝian uzadon.[2]
Maldetala resumo de mia anglalingva afiŝo pri ĉi tio kaj efika altruismo:
- La kosto savi vivon nun estas proksimume $5000 (verŝajne Usonaj dolaroj).
- Sed la kosto de la novaj kontraŭftizaj reĝimoj estos (se la MOS rekomendos) <$400, kaj la plejparto de tiuj, kiuj malsaniĝas per MDR-TB mortas pro ĝi.
- Do ŝajnas al mi ke, eĉ se ni devas doni plurajn kuracilarojn por savi statistike unu homon, la donado povus savi vivon almenaŭ pli-malpli samkiome.
Referencoj:
- [1] “MASSIVE tuberculosis news”, Jutub-filmeto de John Green (anglalingva), per kiu mi eksciis pri ĉi tiuj informoj
- [2] https://endtb.org/endtb-clinical-trial-results (anglalingva)
- [3] https://endtb.org/sites/default/files/2023-11/Leaflet%20endTB%20results%20Nov%202023.pdf (anglalingva)